Helpa episkopo

Helpa episkopo estas, en la Katolika Eklezio, kaj en tiu de Prakatolika Eklezio kaj en la Eklezio de Anglio kroma episkopo asignita kiel helpo al dioceza episkopo malebligita plenumi siajn taskojn aŭ pro troa etendiĝo de la dioceza teritorio.

Laŭ la katolika kanona juro, al ĉiu episkopo devas esti asignita aparta diocezo, kaj do ankaŭ al helpa episkopo estas asignita titulara episkopujo, nome diocezo kiu ne plu ekzistas.

Pasinte la helpaj episkopoj estis nomataj ankaŭ “sufraganaj” episkopoj, tamen sen rilato al koncepto pri sufragana diocezo.

Vidpunkte de la sakramento, ili estas veraj episkopoj kaj povas konfekcii ĉiujn sakramentojn, kompreneble laŭforme de la kanona juro.

Al ili apartenas, kiel al aliaj episkopoj, la titolo de “Ekscelenco tre respektinda”.[1] Iuj diocezoj bezonas diversajn helpajn episkopojn.

  1. [1] Motu Proprio de Paŭlo la 6-a

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search